![]()
![]() |
|
PRI LA AŬTORO KAJ LIAJ LIBROJ:
Reeĥo de la akademiano Boris Kolker pri verkaro de A.Kerbel: Estas videble, kiom da laboro traduka, lingva kaj eldona vi enmetis en ĝin. Mi tuj legis po iom en diversaj lokoj kaj restis kontenta. Nu, kiel akademiano, mi ne povas aprobi viajn lingvajn novaĵojn. Sed, certe, vi rajtas eksperimenti. La vivo montros, kio stabiliĝos kaj kio ne stabiliĝos en la lingvo. Dezirante diskonigi viajn librojn, mi skribis komentojn en la Reta katalogo de UEA: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7615 http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7616 http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=5603 Opinioj pri Esperanto per 209 vortoj Boris Kolker (2006-11-12): Estas ĝuo por komencanto legi la libron, posedante nur tre limigitan vortostokon. Opinioj pri Dek du seĝoj Boris Kolker (2006-12-13): "Dek du seĝoj" estas la plej legata kaj la plej ŝatata ruslingva libro. Kvankam ĝi estas tre malfacile tradukebla, Aleks Kerbel plenumis tiun taskon sufiĉe bone: la lingvaĝo estas flua kaj klara. La libro estas bele eldonita kaj vendiĝas je malalta prezo Opinioj pri Ora bovido Boris Kolker (2006-12-13): Tre gaja kaj sprita libro. Vigla traduko. Dankon al Aleks Kerbel, ke li konigis tiun ĉarman libron al la esperantista leganto. ____________________________________________ L.Rimon, komentoj pri la novaj eldonaĵoj: Freŝe aperis bele eldonitaj tradukoj de famaj romanoj: "Dek du seĝoj" kaj "Ora bovido" de Ilf kaj Petrov tradukitaj de Aleks Kerbel. Apartan intereson havas enkondukita de la aŭtoro gramatika koncepto - eble vi jam ĉe la titolo eksentis nekutimeton - komparu: "La Ora Pozidono"... La temo estas priskribita en postkomenta paĝo de la libro, cite: La estu uzata 1. Por prezenti sencon de vortoj tiu, tiu ĉi. 2. Por prezenti sencon de posedaj pronomoj. 3. Por prezenti ellasaĵojn. 4. Ni penu eviti uzadon de konkretiga vorto la, se la konkreteco estas memividenta. La uzado devenas el la reguloj formulitaj de G.F. Makkink (1990) en "Nia fundamento sub lupeo" La kritikon de la eksperimento deziranto povas vidi ĉe: Helmuto Velger en "KONTRIBUOJ AL LA NORMA ESPERANTOLOGIO" - http://www.info-servo.de/Kontribuoj.htm Kurte: la kritiko konsistas el aserto ke - fundamente artikoluzado estas difinita kiel: "sama, kiel en la angla, germana, franca kaj aliaj lingvoj" - ne ĉiuj frazoj de "La Ekzercaro" estas priskribeblaj per La-reguloj de G.M., kaj - ke estas ellasita uzo de nedefenita artikolo por esprimi ankaŭ sencon kiel "tipa, natura, reprezenta". Evidentas, ke eĉ tiom vasta difino ne eksplikas abundegan la-ladon entradiciintan en E-to - ĉu en supra ekzemplo "La Ora Pozidono" estas tipa reprezentato de Pozidonoj? ĉu ĝi estas la konkreta inter multaj samspecaj? Eĉ se ne temi pri "aliaj lingvoj" havantaj la gramatikeron, la-lado ne ĉiam klarigeblas per, ekz, anglaj reguloj, kie artikolo ne malofte nun estas ellasata okaze de apuda difina priskribo, en titoloj, teĥnikaj instrukcioj, bildsubskriboj kaj en amaso de aliaj okazoj. La postparolo pritraktas ankaŭ la eksperimentan prepozicion "na" Pli detale pri ĝi vi povas legi rete: http://www.fphil.uniba.sk/~minich/naism.html "La eksperimenta prepozicio "na"" de Minich a. vidu diskuton en Vikio. Do en du ĉi menciitaj tradukoj la teorio iĝas aplika praktiko. Ja estas akceptite, ke ĉiu aŭtoro rajtas uzi en propra kreaĵo ajnajn noverojn, kiujn la legontoj povas akcepti, imiti aŭ malakcepti. Do ni legu kaj ĝuu la novajn verkojn. La unua impreso pri la legaĵoj ("Dek du seĝoj" kaj "Ora bovido"): Estis speciale malfacila tasko elekti por tradukado ĉi verkon. Ĝi postulas sufiĉan kuraĝon de tradukanto. La libron, plenegan da spritaĵoj, referencoj al siatempaj okazaĵoj kaj lokaj konkretaĵoj, estas ege malfacile transdoni internacie. Des pli la libron, preskaŭ ĉiu frazo kies iĝis aforizmo nacilingve (ĉefe pro la famega filmo, kun art-plenumanto - popularega aktoro). Ekzistas du konataj vojoj por tradukisto: trapasi naciismajn pipraĵojn apenaŭ transdoneblajn alilingve kaj spritumi tiuloke, kie la traduk-lingvo donas eblecon. Ĉi kaze tio egalus skribi novan libron, nure kun simila eventoĉeno. La aŭtoro elektis duan vojon - zorgeme konservi ĉiun originan esprimon, rekte transdoni ĉiun aludon kaj vortludon. La demandon, ĉu estos internacie kompreneble, eblas formuli pli vaste: ĉu ĝenerale humuro estas internacia (ĉie samakceptebla) ? Oni povas renkonti opinion, ke rusaj humoraĵoj estas apenaŭ komprenataj ekz. okcidente, kaj ke, se tiel aŭ aliel eĉ eta ŝerco bezonas enkondukan kurson da lekcioj pri koncernaj cirkonstancoj, do ajnaj traduk-baraktoj ne multe pli efikas ol simpla rekta esprim-transdono (ĉar ja romano ne povas kunteni monografion pri landhistorio kaj moroj). Al tiu opinio kontraŭstaras la simpla fakto, ke rusa leganto absolute libere akceptas kaj komprenas malproksimajn Teodor Drajzer, Mark Tven, ankaŭ Aleksandr Djuma kaj Ŝekspir -on, forajn ne nur lande, sed epoke - tute sen specialaj studoj kaj sen multaj marĝenklarigoj. Inverse - eblas do supozi ankaŭ reciprokan komprenon. Ja ĉiuj ni estas homoj Kaj, kiel ĉiam, la plej ĝusta kreterio de aŭtora sukceso - estas opinio de legantaro, do nun estas via vorto - kara legonto. Kurta intervuo kun A.Kerbel : Pri "Dek du seg'oj" kaj "Ora bovido" far Ilf kaj Petrov: Demando: Kial la verkoj estis elektitaj - allogis malsimplo de la tasko, aŭ intima ŝato al la libroj, aŭ ankoraŭ io? Respondo: Dum lasta jaro de dua mondmilito en miajn tiam adoleskulajn manojn trafis broŝureto destenita por distri soldatojn. Tio estis eltiraĵoj el "Ora bovido". Longe post tio mi revis trovi la romanon, sed pasis multaj jaroj antaŭ efektiviĝo de tiu ĉi revo: la verko estis malpermesata. Jes, roluloj de la romanoj agas en ne ekzistanta jam lando, kiu estis regata kruele, burokrate. Sed tiuj ĉi aventuraj romanoj fluas tiel sprite kaj gaje, la roluloj (kvankam friponoj), estas ĝis tiom simpatiaj ke, ni esperu, la verkoj vivos ne malpli ol fama "Don Quixote" de Cervantes. Krom tio la romanoj helpas kompreni kiel, fakte, oni vivis dum tiu ĉi stranga sovetia eksperimento. Demando: Kiom da tempo okupis la traduklaboro? Respondo: Kelkajn jarojn. Demando: Kial precipe la gramatik-noveroj: la teksta teksaĵo postulis specialajn rimedojn aŭ ecoj de la renkontita libro "Nia fundamento sub lupeo" inspiris ĝian realigon? Respondo: Kaj tio kaj alio. Kiam temas pri rolo de artikolo la, pozicio de iama ruslingvano estas avantaĝa: ĝi postulas pripensi uzon de tiu ĉi vorto. Aaŭtoro de "Nia fundamento..." faras tion. Prepozicio na, proponita far sinjoro G.F. Makkink, estas tre utila por senkriple uzi neesperantigitajn vortojn. Nomojn, ekzemple. Demando: Kio pri planoj por estonto? Respondo: Al mi tre plaĉas libro pri vojaĝimpresoj de Ilf kaj Petrov en Usono de 1930-aj jaroj. En sprita kaj humura maniero ĝi helpas kompreni tiun ĉi tiel disputatan nun fenomenon. Ĉu mi iam tradukos ĝin? Sendube ĝi valoras tion. 20.06.2006, L.R ______________________________________________ VAMBERI (tradukita rakonto de N.Tiĥonov) La tradukisto, A.Kerbel, pri la verko: - Ankaŭ rakonton "Vamberi" (same al verkoj de Ilf kaj Petrov) mi ŝatas de la juneco, kvankam mi ne sciis, ke temas pri reala persono. Eblas eĉ, ke ĝuste tiu ĉi rakonto influis mian intereson al esperanto: ankaŭ mi ekvolis koni lingvojn. Sed mi ne estas Vamberi, do nur en E- o mi sentas min pli-malpli komforte. Ŝajnas ke ne nur mi. Do koran dankon al vi, Zamenhof! Ankoraŭ iom pri aktualeco de la rakonto: la aŭtoro ne penis konduti "politik-korekte" rilate al Islamo. Estas vaste konata, kaj ofte citita (el revuo "Vokrug sveta") epizodo: vestita kiel orienta derviŝo la vojaĝanto-esploristo pasis longan vojon kun persa karavano, evitis multajn danĝerojn (por jeŭropano tiam mortdanĝere estis aperi en la mezaziaj landoj), sed unu okazo apenaŭ ne pereigis lin: kiam li ritme frapetis per piedo dum orkestro muzikis, la loka estrulo tuj destingis lin de aliaj almozuloj - en la regiono oni ne havas tiun kutimon. Nun vi povas legi la tutan rakonton ankaŭ esperante. Homo de mirinda sorto, naskita en mizera familio, kun kripla piedo, pelata kaj mokata dum la tuta infaneco, Vamberi iĝis fama esploristo, unu el pioniraj eŭropanoj, sukcesintaj penetri kernon de islama mondo. Spektitaj kaj priskribitaj de li aziaj moroj estas aktualaĵo ankaŭ nun. La rakonton de N.Tiĥonov vi povas trovi enrete, pri la libro demandu A.Kerbel (la adreso supre). Interesanto povas legi la fontan materialon - skribitan de Vamberi "Путешествие в Среднюю Азию". Suplemente: La nuntempan vojaĝon "По следам Решида-Эфенди, странника из Стамбула" priskribas ruslingva ĵurnalisto, kiu rimarkas ne multan esencan ŝanĝon en la lokaj tradicioj. La eksperimentado en la traduko kun prefikso pe- ne multe deflankigas leganton de la fluanta teksto - tiom atentokapta kaj aventurplena estas la menciita vojaĝpriskribo. ________________________________________________ "Suno sur la tablo" - historio de lumigado. Tradukita scienc-populara, porinfana rakonto de M.Iljin Klara, facile legebla lingvaĵo; la teksto taŭgas ne nur por lernantoj, eĉ kleraj scivolemuloj povas trovi en la verko iom da interesaj faktoj pri evoluo de "nokta tageco" - vico da inventoj kondukantaj al tiom kutima nun "pendanta piro-ne mangebla-ne tiru" Eblas mendi ĉe UEA libro-servo. Legantoj de nia ttt-ejo povas konaiĝi kun la lastaperinta libro, "Suno sur la tablo" laŭ afabla permeso de la aŭtoro - en ĉiena PDF dosiero Nova sciigo: aperis disko de kantoj - verkitaj kaj plenumataj de A.Kerbel. Aldone al la intervueto: 1. Pri la disketo. La kantojn mi verkis antau (ne timu!) 40, proksimume, jaroj. Mi loghis tiam en Kievo, chiutage veturis al la laboro per la biciklo, ses kilometroj unudirekte, kaj elpensis kantetojn. Char mi estas muzike analfabeta, mi ne scipovis registri la melodiojn sed konstante serchis la eblecon. Nun mi trovis ghin: helpis mia komputilo (kial ne "komp/o"?) Makintosh, kaj tre oportuna programo "GarageBand". Unu monato, kaj la kantoj, kun kelkmuzikila akompano, ekestis surdiskigitaj. Mi shatas sciencfikcion, sed junaghe mi ne kredus ke tio eblas. La disketon mi sendis al Libroservo de UEA; ili mendis iom da ili, kaj metis por vendado. (Katalogo de UEA: Universala Esperanto-Asocio > "Katalogo" > "Aldonaj serchkriterioj". En fenestreton "Eldoninto" entajpu kerbel). Samloke vi povas trovi libreton kun la tekstoj kaj kun ankorau kelkaj verkajhoj / tradukajhoj. Viaj kanzonoj estas romantikaj, kion vi opinias pri nunaj popularaj amasmuzikajxoj? -( "Se oni volas sagxajn tekstojn, do legu gazetojn!") 2. Mi tute, Lusi, ne kapablas taksi aliajn stilojn. Sed shajnas ke la homaro komencas jam liberighi de artostiloj en kiuj estas tiom da spaco por... friponoj. Cxu oni povas vidi foton de la auxtoro? :-) Kio koncernas mian fotografajhon, mi preferas teni ghin en sekreto: mi tute ne estas belulino, kaj ech ne belulo. Mia vizaghacho taugas nur por malreklamado. Do, aŭskultu kaj ĝuu. Specimenon vi povas aŭdi en Bebvartejo __________________________________________________________________ Oni rajtas gvidi sian lingvouzon nure per Fundamentaj rekomendoj kaj esti sukcese komprenataj, opinias aŭtoro de la artikolo el IE Aleks Kerbel: Artikolo de A.Kerbel: Kiom da reguloj havas la gramatiko de esperanto? Citaĵo: "Oni avertas nin: Ne faru mispropogandon. Paroloj pri dekseso da reguloj estas malvero. De kie venas tiuj pensoj? Ŝajnas ke estus utile kompari nian gramatikon kun.. reguloj de ŝakludo. Permesu prezenti la imagitan konversacion: - Kiom da reguloj havas ŝakludo? - Ŝakludo? Sed ni intencis paroli pri esperanto... - Do/ - Mi ne scias, kiom? - Dek unu: seso da reguloj preskribas konduton de apartaj ŝakpecoj; kvino da ili preskribas nociojn: mato, ĉiama mato, ŝako, pato, kaj aroko. Ĉio! - Sed tio ne povas esti vero! Rigardu grandegan kvanton da libroj kaj peridaĵoj, kiuj de ĉiu flanko pristudas kaj ne ne finas pristudi tiun ĉi ege komplikan fenomenon... Ne, tiuj ĉi elementaj reguloj tute ne sufiĉas por priskribi ŝakludon. Ili ne sufiĉas eĉ por gajni. - Jes, ili ne sufiĉas por gajni, sed ili tute ne celas tion. Reguloj de ludo kaj ludo tute ne estas la samo. Same diferencas lingvogramatiko de lingvouzo. jen unu el gramatikaj regulojde esperanto: "Kazoj estas nur du: nominativo kaj akuzativo; la lasta estas ricevata el la nominativo per aldono de finaĝo n." Ĉu estas simple? Jes: Mi vidas patro-n. Li legas libro-n. Sed kio pri vortoj rajdas, ridas, pensas? ĉu oni povas pensi patron aŭ ridi leteron? Sed tio ja ne estas gramatiko! Tio estas..psikologio. Kiu pens eviti ĉiujn "misuzojn" de gramatikaj reguloj trafos sin en ridindan situacion: 1. unu aŭtoriratulo (G.Waringhien) signas la vorton rid/i kiel "netransitiva". Tio signifas ke li "malpermesas" uzon de -n lige kun la vorto. Sed alia aŭtoritatulo (L.Zamenhof) jes uzas la vorton transitive: mi ridas vian naiveco-n. 2. Ĉu oni povas pensi nebulo-n? Ŝajnas, ke ne. Sed en unu sciencfikciaĵo mi legis ĝuste pri tio! 3. Ekzemplo: Li rajdis duĝiban kamelo-n. Ankaŭ rajdi estas difinita kiel verbo netransitiva (PIV) sed frazo estas klara, ĉu ne? do ni uzu akuzativon ankaŭ ĉi tie. Jes, provoj normigi uzon de apartaj vortoj estas ridindaj kaj senesperaj. Ĉu oni igu niajn lernantojn lerni kiu el verboj estas transitiva kaj kiu ne?. Brrr, tio jam ne estas Esperanto. nia gramatiko permesas uzon de finaĵo -n. uzon aŭ neuzon oni lasu al la uzanto: ĉiu el ni volas esti komprenata. Gramatikon oni povas ankaŭ kompari kun ilo. Saman tranĉilon oni povas uzi por disdoni panon al malsatuloj, aŭ.. Sed leĝoj pri malbona uzo de tiu aŭ alia ilo jam tute ne estas teknologiaj! Tasko de gramatiko estas doni regulojn kadre de kiuj fluos homaj pensoj, sed ne difini pensmanieron mem. Nia lingvo baziĝas sur gramatiko kaj Fundamento. la gramatiko estas simpla. Nekompareble, genie simpla. Fundamento, kiu estas aro da tekstoj, ilustras uzon de la gramatikaj reguloj. Kaj tio sufiĉas, ĉu ne? Tute sufiĉas. Do, kiom da reguloj hava Esperanto? Dek ses! kaj nun permesu prezenti la peceton el verko "Aĉaj cignoj" de fratoj Strugacky kiun mi, fakte, jam mensciis. Temas pri konversacio de patro kun sia filino: - Irma, - diris li lace, - kion vi faris sur tiu ĉi vojkruco? - Ni pensis nebulon - Kion? - Ni pensis nebulon, - ripetis Irma. Pri nebulo - korektis Viktoro. - Por kio - pri nebulo? - diris Irma. - Pensi - netransitiva verbo, - klarigis li. Ĝi postulas prepozicion. Ĉu vi jam lernis netransitivajn verbojn? - Tio dependas, - diris Irma. - Pensi nebulon estas unu afero, kaj pensi pri nebilo - estas io tute alia... Kaj kiu bezonas tion - pensi pri nebulo, oni ne scias." Mi vidas tre interesa la penson: "Ĉiu mem volas esti komprenata, do ne necesas reguloj difinantaj pensmanieron" Ekzemplojn "mi ridas vian naivecon", "rajdi ĉevalon" ebligas regulo "akuzativo anstataŭ prepozicio". Sed ĉu ni ĉiuj la samon subkomprenas imaginte bildon "pensi nebulon" ? _________________________________________________________ Ĉi lasta artikolo de A.Kerbel prezentas konsiderindan vidpunkton al funkcio kaj evoluo de la internacia lingvo: Estu ĝi simpla ! Ĉiu, kiu komencis sian esperanto-vojon leginte tiel nomatan Unuan Libron (broŝuro: Dr Esperanto. "Lingvo internacia". 1887.) ne povas forgesi amaran disiluziiĝon, kiu aperas post stumblo je PAG (Plena Analiza Gramatiko de Esperanto), kaj, gramatik-parte, je PIV (Plena Ilustrita Vortaro). Kio okazis? Ĉu vere esperanto estas nur unu el multegaj kaj komplikegaj "naturaj" lingvoj, sed ne perfektaĵo, rezulto de brila inspiro? Ĉu vere Zamenhof, prezentante simplecon de sia lingvo, iom... troigis? Ja en tiu ĉi sia porrusa, vere unua esperantaĵo li skribas: «Tutan gramatikon de mia lingvo eblas plene alproprigi dum UNU HORO.» Jes... Sed, ĉu vi provis alproprigi, ekzemple, amason da reguloj el kvinpaĝa chapitro de PAG, kiu nomiĝas "La artikolo"?... Ne? Prefere ne provu. Jes, kio okazis? Mi opinias ke Esperanton oni povas kompari kun perfekta mara ŝipo, produktaĵo de geniaj inĝenieroj, kiu destinas funkcii en medio de plej diversaj estaĵoj, kiuj algluiĝas, difektigas, bremsas ĝian impetan moviĝon. Aŭtoroj de PAG, kaj similaj al ili, ame kolektas, registras kaj gramatikigas tiujn ĉi algluaĵojn, anstataŭ senkompate forigi ilin, anstataŭ gardi simplecon de nia lingvo. Mi kredas al Zamenhof. Simpleco de E-o ne estas iu propaganda truko, ĉar E-o ne estas unu el tiel nomataj "naturaj" lingvoj, kiuj estas produkto de arbitra agado de ege diversaj homoj dum ege diversaj tempoj. Esperanto estas genie simpla kreaĵo de brila inventisto. Por konvinkiĝi pri tio sufiĉas tralegi Unuan Libron, en kiu la Majstro prezentas ne nur rezultojn se siaj meditoj, sed ankaŭ, kio gravas, siajn INTENCOJN. Ŝajnas ke estus utile eldoni tiun ĉi verkon malmultekoste, broŝure, esperantlingve, por ke ĉiuj ni pli efektive gardu simplecon de nia lingvo. Parenteze, kio estas tiu ĉi tiel vaste priparolata artikolo? Tio estas vorto, nur vorto, vorto LA. Jen kion diras pri ĝi unua el dek-seso da gramatikaj reguloj de Zamenhof: 1) Члена неопределенного нет; есть только определенный (la), одинаковый для всех родов, падежей и чисел. [Chlena neopredele'nnogo net; est' tol'ko opredele'nni'j, (la), odinakovi'j dlja vsehh rodov, padejhej kaj chisel.] Vorton "определенный" [opredelenni'j] kiun oni kutime tradukas per "difina" (= preciza, determina, destina, jam konata) ni povas traduki per pli strikta vorto "konkreta" (= tiu, tiu ĉi), kaj jen la rezulto: Konkretiga vorto LA (artikolo) estas sama por ĉiuj seksoj kazoj kaj nombroj. Malkonkretiga artikolo forestas. Ekzemplo de konkretigo: "La leono estas malsata". (Tiu, tiu ĉi, konkreta leono). (Ekzemplo de malkonkretaĵo: "Leono estas besto". (Iu ajn, ĉiu leono, leono ĝenerale.) Rimarkoj: a) Oni ne konkretigu konkretaĵon: "Leono, kiu hieraŭ aspektis malsana, jam resaniĝis". b) Vorton LA (same al ĉiuj aliaj vortoj) oni uzu laubezone, sed ne pro kutimoj de ies gepatra lingvo. Ĉu simple? Ŝajnas ke jes. |